La 10-a de aprilo estas la 100-a tago de la jaro (la 101-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 265 tagoj restas.
Tiu ĉi listo celas plej koncize indiki internajn ligilojn al temoj, kiuj ligiĝas kun tiu dato. Ĉiu listero havu nur unu linion, en plej escepta kazo tolereblas du: ĉiuj detaloj pri la temo troveblas per la internaj ligiloj al la koncernaj artikoloj. Se en la rubriko "Eventoj" unu jaro menciiĝas dufoje, oni atentu ke estas du tute malsamaj temoj, malsamaj landoj - alikaze oni elektu. Entute necesas gardi proporcion inter la diversaj jarmiloj, jarcentoj kaj jardekoj. Tiu ĉi paĝo donu superrigardon pri la 10-a de aprilo en la tuta historio kaj en ĉiuj landoj. Se iu jardeko signife pli detale kronikiĝis ol multaj aliaj jarcentoj, kaj iu jarcento signife pli detale ol alia jarmilo, kaj ekestas la impreso ke pro nacia patriotismo iu lando prenas eksterordinaran spacon, forstreku tie kaj aldonu informojn de aliaj jarcentoj kaj aliaj landoj, por reekhavi ekvilibron.
Je la 10-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 428: Nestorio iĝis Patriarko de Konstantinopolo
- 837: Haleja kometo plej proksime alproksimiĝis al la Tero - distanco egala al 0,0342 AU (5,1 milionoj da kilometroj)
- 847: Leono la 4-a iĝis papo
- 879: Ludoviko la 3-a iĝis reĝo de Okcidentfranka imperio
- 1246: Pollando: Elbląg iĝis urbo
- 1500: Francoj post refoja konkero de Duklando Milano enprizonigis ties dukon Ludoviko Sforza
- 1520: Apogantaj Pollandon, urbanoj de Gdańsk provis sensukcese bloki Piława-markolon, tra kiu povus helpe al la Ordeno de germanaj kavaliroj alveni helptaĉmentoj el Germanio aŭ Danio
- 1521: Portugalio: Beja ricevis urborajton
- 1525: Lasta duko de la Ordeno de germanaj kavaliroj Albreĥto antaŭ ties sekularigo omaĝis en Krakovo al la pola reĝo Sigismondo la 1-a - rezulte de tio Prusio iĝis feŭdo de Pollando (la reĝo ne povis enkorpigi kreiĝantan duklandon Prusujo pro la tatara atako al la Respubliko de Ambaŭ Nacioj - ne eblis dufronta batalo)
- 1525: Reganto de Monako Augustin Grimaldi ratifis traktaton el la pasinta jaro kun Sankta Romia Imperiestro kaj hispana reĝo Karlo la 5-a, laŭ kiu Monako estis submetita al suvereneco de Hispanio ĝis 1641
- 1529: Kadre de la unua aŭstra-turka milito grandega armeo sub komando de Sulejmano la 1-a eknavigis de Konstantinopolo direkte al Vieno, kiun ĝi sieĝis la 27-an de septembro
- 1550: De Sevilo direkte al Sudameriko eknavigis tri ŝipoj kun 80 virinoj, kiuj estis edzinigotaj al konkistadoroj
- 1580: Pollando: granda krona kanceliero Jan Zamoyski eldonis urbigan privilegion por la de li fondita urbo Zamość
- 1633: Londono: bananoj enmerkatiĝis
- 1710: En Britio oni voĉdonis unuan en la mondo leĝon pri aŭtorrajto kaj kopirajto
- 1741: Pollando: venko de prusa armeo super la aŭstra en batalo de Małujowice (apud Brzeg)
- 1785: Germana-brita astronomo Wilhelm Herschel malkovris galaksion NGC 3808 ĉirkaŭ 300 milionojn da lumjaroj for en konstelacio Leono kaj galaksion NGC 4725 en konstelacio Berenica Hararo
- 1795: Incendio tute detruis domaron de urbo Stopnica (nun vilaĝo apud Busko-Zdrój en Pollando)
- 1796: Itala kampanjo de Napoleono Bonaparte komenciĝis
- 1809: Aŭstra armeo transpaŝis riveron Inn kaj atakis aliancitan kun Francio Bavarion - Milito de la Kvina Koalicio komenciĝis
- 1814: Post jara sieĝo fare de prusa kaj rusa armeoj kapitulacis franca garnizono en fortreso Głogów
- 1814: Napoleonaj Militoj: venko de brita-hispana-portugala armeoj en la batalo de Tuluzo
- 1815: Erupcio de indonezia vulkano Tambora igis la venontan jaron 1816 jaro sen somero kaj malsategon en la norda duonglobo - ĝi mortigis 71 000 personojn
- 1826: Greka milito de sendependiĝo: turka-egipta armeo konkeris post unujara sieĝo la urbon Misolongi, 10 500 loĝantoj komencas forlasi la urbon - tre malmultaj postvivis
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de pola generalo Ignacy Prądzyński en bataloj apud Siedlce (Iganie kaj Domaniewice)
- 1845: Pensilvanio: dum incendio en Pitsburgo pli ol mil domoj bruliĝis
- 1849: Usona inventisto Walter Hunt patentigis sekurpinglon
- 1854: Bahá'u'lláh, la profeto-fondinto de la Bahaa Kredo, foriris el Bagdado (Irako) por ermitiĝi dum du jaroj en Kurdistano, sur la monto Sar-Galú ĉe la urbo Sulaymáníyyih (Takyiy-i-Mawláná).
- 1858: Londono: sonorilo Big Ben estis gisita post rompo de la originala dum testado
- 1861: Usono: Masaĉuseca Instituto de Teknologio fondiĝis kiel privata universitato
- 1864: Laŭ instigo de Napoleono la 3-a frato de Francisko Jozefo la 1-a, Maksimiliano iĝis imperiestro de Meksiko
- 1864: Diktatoro de la pola Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio Romuald Traugutt estis arestita de rusa polico
- 1866: Amerika Prevento-Societo kontraŭ krueleco pri animaloj fondiĝis en Novjorko
- 1869: En Kubo Asembleo de Guáimaro agnoskis konstitucion
- 1872: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Lakeso
- 1872: En kanada provinco Alberta oni fondis fortikaĵon Calgary (de 1894 la urbo Kalgario)
- 1875: En Japanio estis kreita Ordeno de la Leviĝanta Suno
- 1880: Johann Palisa malkovris asteroidon 216 Kleopatra, kiu havas formon de osto
- 1881: Unua telefona linio en Bohemio ekfunkciis ligante administradon de la minejo Georg Hartmann en Ledvice kun la stacidomo en Duchcov
- 1896: Spiridon Louis gajnis unuan olimpikan maratonon
- 1904: Brita okultisto Aleister Crowley finverkis sian filozofi-magian ĉefverkon
- 1909: Pola inventisto Kazimierz Prószyński patentis en Francio aeroskopon, la unuan manan filmilon, funkciigatan per aera premo
- 1910: Pollando: Muzeo de la Societo de Scienc-Amikoj fondiĝis en Przemyśl
- 1912: Vaporŝipo Titanic fornavigante de Southampton preskaŭ akcidentis kun ŝipo New York; parto de pasaĝeroj konsiderinte tion malbona omeno venontan tagon elŝipiĝis en Queenstown (Irlando)
- Unua mondmilito
- 1917: En Nov-Jorko malfermiĝis ekspozicio, kie Marcel Duchamp montris porcelanan urinejon por viroj
- 1919: Okupata de germanoj Grodno (de septembro 1915) estis transprenita de pola administrado
- 1919: Ĉeĥoslovaka krono iĝis laŭleĝa valuto
- 1919: Meksika revoluciulo Emiliano Zapata allogita de la prezidanto Venustiano Carranza al ties bieno estis mortpafita de trupanoj - lia kadavro estis ekspoziciita en Cuautla antaŭ la entombigo.
- 1921: Dua Pola Respubliko: pola marŝalo Józef Piłsudski distingis urbon Płock per Batal-Kruco pro heroa defendo dum la pola-bolŝevika milito
- 1922: Internacia Ekonomia Konferenco komenciĝis en Ĝenevo, kies celo estis ekzameni manierojn de ekonomia plibonigo en Mez-Orienta Eŭropo, kun partopreno de 30 ŝtatoj
- 1925: Caricin estis alinomita al Stalingrado
- 1925: Usona verkisto Francis Scott Key Fitzgerald eldonis romanon La Grandioza Gatsby - unu el la plej bonaj verkoj de la usona "perdita generacio"
- 1932: Paul von Hindenburg refoje iĝis prezidento de Germanio supervenkante Adolf Hitler
- 1933: Post Franz von Papen ĉefministro de Prusio iĝis Hermann Göring
- 1934: Gento: en Katedralo de Sankta Bavo oni rimarkis mankon de unu el tabuloj de la genta altaro
- 1938: Édouard Daladier iĝis ĉefministro de Francio
- 1938: Aŭstrio: en plebiscito 99,7% apogis aneksiĝon al Tria regno
- Dua mondmilito
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Gestapo deportis de distriktoj Rypin kaj Lipno ĉ. 200 polajn katolikajn pastrojn al Koncentrejo Stutthof kaj Sachsenhausen; germanoj pafmortigis en Lublin 10 personojn; en Varsovio malantaŭaj platformoj de tramoj estis rezervitaj nur por germanoj - soldatoj veturas senpage, germanaj civiluloj pagas; al koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto kun 57 polinoj; de oficira militprizono Hohenstein fuĝis 10 poloj (oni kaptis ĉiujn); dua tago de la Operaco Weserübung: Islando rompis union kun Danio post ĝia anekso fare de Germanio, en Althing oni deklaris ke la islanda registaro provizore transprenas la regopovon; taktika venko de brita ŝiparo en la unua mara batalo apud Narvik; brita kaj franca ambasadoroj en Belgio petis pri senprokrasta alveno de la alianca armeo - rifuzo de la belga registaro; Masakro de Katin: soveta NKVD amasmortigis en arbaro de Katin preskaŭ 22 mil aliajn polajn malliberulojn, inter kiuj, kiel pridire poste, polan oficiron, diplomaton kaj poeton Andrzej Hałaciński.
- 1941: Germana polico pafmortigis en pola Skrzyszów 12 personojn; Balkana Fronto: germana 14-a Kirasita Divizio eniris sen batalo al Zagrebo, kie ustaŝoj anoncis kreon de faŝisma Sendependa ŝtato Kroatio, kiun ekgvidis Ante Pavelić, kio kondukis elimini sen batalo jugoslavian 1-an Armeo-Grupon; Ligo de Komunistoj de Jugoslavio decidis en Zagrebo daŭrigi la batalon kontraŭ germanaj okupantoj, malgraŭ disfalo de la armeo; germana 40-a Armea Korpuso okupis Florina (Okcidenta Makedonio); 1-a Kirasita Gvardio atakante en la valo de Granda Moravio okupis Paraćin, Ćuprija kaj Jagodina; usona destrojero savante sur la akvoj de Islando ŝiprompiĝintojn de nederlanda ŝipo reĵetis atakon de germana submarŝipo - unua german-usona batalo; prezidanto de Usono anoncis, ke la Ruĝa Maro kaj Adena Golfo estas liberaj de la milito, kio malfermis la vojon al usonaj ŝipoj; Sieĝo de Tobruko komencita - du tagoj de germana atakado
- 1942: Germana polico transportis 13 polinojn de malliberejo en Tomaszów Mazowiecki al koncentrejo Ravensbrück; Orienta Fronto: laŭvica sensukcesa atako de la Krimea Fronto al Kerĉa duoninsulo finita la 3-an tagon; Filipina Fronto: japana grupiĝo de 14-a Armeo grundiĝis sur insulo Cebu; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Essen
- 1943: Sabotad-flankataka taĉmento de Pola Enlanda Armeo okazigis bomban atencon en la ĉefa stacidomo en Berlino - 14 personoj pereis kaj 60 estis vunditaj; RAF nokte atakis Frankfurton ĉe Majno
- 1944: Germanaj soldatoj kaj ĝendarmoj pafekzekutis en Ciszewo 20 personojn; en Aŭŝvico mortis pola profesoro Marcin Rożek pro rifuzo skulpti Adolf Hitler; slovakaj judoj Rudolf Vrba kaj Alfred Wetzler sukcese eskapis de koncentrejo Aŭŝvico al Slovakio, de kie ilia raporto pri la restado estis laŭtigita en Okcidento - unu el la plej fruaj kaj plej detalaj priskriboj de la amasmurdoj; pli ol 1000 aviadiloj de Aliancanoj atakis germanajn aerodromojn en Francio kaj Belgio; Orienta Fronto: trupoj de la 3-a Ukraina Fronto liberigis Odeson; en Norda Moldavio trupoj de la 2-a Ukraina fronto liberigis Rădăuți (Distrikto Suceava); germanaj regopovoj establis en Nazia Germanio koncentrejon en Leonberg, al kiu ĉi tage ili direktis grupon de 398 malliberuloj - ĉiuj laboris pri produktado de aviadiloj; sur teritorio de Sovetunio formiĝis la ĉeĥoslovaka 1-a Armea Korpuso
- 1945: Pola ekzila registaro nomumis Stefan Korboński Registara Delegito; ĉirkaŭ 900 personoj pereis rezulte de alianca bombaviadila atako al Plauen en Saksio; en Królewiec trupoj de la 3-a Belorusa Fronto akceptis germanan kapitulacon; en Slovakio trupoj de la 2-a Ukraina Fronto liberigis Trenčín; Itala Fronto: en Romanjo pola 2-a Armea Korpuso konkeris Solarolon kaj atingis kanalon Lugo; Okcidenta Fronto: 13-a Armea Korpuso de usona 9-a Armeo konkeris Hanovron, kaj kanada 2-a Armea Korpuso - Deventer
- 1947: Oksfordo: fondokongreso de Liberala Internacio komenciĝis
- 1953: Sveda politikisto Dag Hammarskjöld iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1957: Post solvo de la Sueza krizo komenciĝis akva transporto tra la Sueza kanalo
- 1964: Sur Persa Golfo sinkis naviganta al Kuvajto ŝipo kun iranaj enmigrantoj - 113 personoj pereis
- 1968: Pola Popola Respubliko: en Sejmo oni diskutis interpelacion de katolikaj parlamentanoj pri mensoga interpreto de la martaj eventoj - ĉefministro Józef Cyrankiewicz demagogie kondamnis partoprenantojn de la sociaj protestoj
- 1970: Brita rokgrupo The Beatles malfondiĝis - dum komercaj malkonsentoj Paul McCartney anoncis sian foriron
- 1971: Kadre de tablotenisa diplomatio al Ĉinio alvenis usona skipo de tiu ĉi sporto
- 1972: Subskribo de la Konvencio pri Biologiaj Armiloj
- 1972: Rezulte de tertremo en suda Irano pereis pli ol 5 mil personoj
- 1972: Generalo Stanisław Skalski, la plej bona pola flug-aso el la dua mondmilito, estis laŭ propra peto translokigita al rezervo
- 1973: Pakistano akiris sian konstitucion (laŭ aliaj fontoj la 14-an de aŭgusto).
- 1973: Svislando: 108 personoj pereis apud Hochwald en katastrofo de la brita pasaĝera aviadilo Vickers Vanguard 952
- 1975: Parlamento de Danio decidis, ke Christiania devas esti likvidita antaŭ aprilo 1976
- 1977: 35 personoj pereis en akcidento de kolombia aviadilo DC-3 apud Bogoto
- 1979: Rezulte de uganda-tanzania milito kapitulacis uganda ĉefurbo Kampalo. Faligita prezidento Idi Amin fuĝis al Libio
- 1979: Teksaso: 42 pereis pro tornado super Wichita Falls
- 1985: Kosmosondilo Voyager 2 komencis fazon de la observado de Urano
- 1991: Produktado de aŭtomobiloj Wartburg finiĝis
- 1992: Milito en Montara Karabaĥo: azera armeo okazigis masakron en Maraga de 145 armenoj en vilaĝo Maraghar (distrikto Tartar) en Montara Karabaĥo
- 1992: 3 personoj pereis kaj 91 vundiĝis en bomba atenco al konstruaĵo Baltic Exchange en City farita de IRA
- 1999: Pollando: en Lodzo oni senvualigis la benkon de Julian Tuwim
- 1999: Antaŭ sia domo en Teherano pereis en atenco de Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo estinta komandanto de landa armeo
- 2000: En ĉefurbo de Gambio Banĝulo sekurecaj servoj pripafis studentan manifestacion mortigante 14 personojn
- 2003: Air France kaj British Airways anoncis retirigon de la flugo de aviadiloj Konkordo ĝis fino de la jaro
- 2003: Hungario: akcidento en la nuklea centralo en Paks
- 2007: Unuaj verdiktoj pri la Masakro de Srebrenico
- 2007: Prezidento de Usono George W. Bush subskribis leĝon pri disvastigo de NATO al Albanio, Kroatio, Nord-Makedonio, Kartvelio kaj Ukrainio
- 2009: Post pago de 2,4 mln da dolaroj de elaĉetmono somaliaj piratoj liberigis norvegan ŝipon Asir
- 2010: Registara aviadilo TU-154M kun pola ŝtata delegitaro por la celebrado de la 70-a datreveno de soveta krimo en Katin eksplodis dum alterigado super Smolensk — mortis ĉiuj 96 personoj, inkluzive de prezidento de Pollando Lech Kaczyński, lia edzino Maria Kaczyńska kaj prezidento en ekzilo Ryszard Kaczorowski. Oni anoncis nacian funebron, la hipotezon pri atenco esploras parlamenta teamo gvidata de Antoni Macierewicz
- 2010: Dum politika protestado en Tajlando pereis 25 personoj
- 2011: En Peruo okazis prezidenta baloto, kiun en la unua etapo kungajnis Ollanta Humala; en la dua li iĝis prezidento
- 2013: Siria enlanda milito: komenciĝis batalo de al-Kusajr (Gubernio Homs)
- 2014: Ofensivo de Islama Ŝtato en Irako: ĝihadistoj okupis strategian hidroelektran centralon sub Eŭfrato apud Faluĝo, kaŭzante inundojn
- 2016: Keralao: en incendio de hinduisma templo en Paravur (distrikto Kolamo) en la suda Barato 113 personoj pereis kaj 350 vundiĝis
- 2018: Varsovio: inaŭguro de la Viktim-Monumento de Smolensk-Tragedio omaĝe al 96 viktimoj de la pola delegitaro omaĝonta la viktimojn de la masakro de Katin — fino de ĉiumonataj 96 religiaj memormarŝoj de la ĉefkatedralo al la prezidenta palaco
- 2019: Foto de la nigra truo centre de la galaksio M87 estis publikigita
- 2020: Notaĵo de pola Ministerio pri Eksteraj Aferoj al rusia ambasadejo en Varsovio pri senprokrasta redono de la vrako de aviadilo Tupolev Tu-154M — tagon pli frue usona komisiono esploranta aviadajn akcidentojn sendis al Pollando detalan raporton
- Invado de Rusio en Ukrainion
Naskiĝoj
- 401: Teodozo la 2-a, bizanca imperiestro, filo de Flavio Arkadio, nepo de Teodozio la 1-a (m. 450)
- 1018: Nizam al-Mulk, persa sciencisto kaj veziro de Selĝukoj (m. 1092)
- 1480: Filiberto la 2-a de Savojo, duko de Savojo (m. 1504)
- 1512: Jakobo la 5-a, reĝo de Skotlando el dinastio Stuartoj (m. 1542)
- 1583: Hugo Grotius, nederlanda filozofo, juristo, diplomato, patro de internacia juro (natura juro, publika internacia juro) (m. 1645)
- 1651: Ehrenfried Walther von Tschirnhaus, germana matematikisto, kuracisto, fizikisto kaj filozofo, inventinto de eŭropa porcelano (m. 1708)
- 1713: John Whitehurst, angla horloĝisto kaj sciencisto (m. 1788)
- 1727: Samuel Heinicke, germana pedagogo pri surdmuteco (m. 1790)
- 1755: Samuel Hahnemann, germana kuracisto kaj iniciatinto de homeopatio (m. 1843)
- 1756: Giacomo Antonio Perti, itala komponisto kaj kapelmajstro de baroko (m. 1756)
- 1778: William Hazlitt, angla verkisto kunlaboranta kun gazetoj kiel "The Times" (m. 1830)
- 1801: Julius Müller, germana teologo protestantisma (m. 1878)
- 1802: Johann Peter Lange, germana teologo protestantisma (m. 1884)
- 1803: Johann Jakob Kaup, germana naturalisto, konata pro la muzea prezento de mastodonto (m. 1873)
- 1826: Konstanty Borzęcki, pola soldato, turka nacia heroo, generalo kaj verkisto (m. 1876)
- 1847: Joseph Pulitzer, usona ĵurnalisto kaj eldonisto, fondinto de la premio Pulitzer (m. 1911)
- 1855: Karl Georg Brandis, germana bibliotekisto (m. 1931)
- 1861: Elek Hints, hungara kuracisto (m. 1919)
- 1864: György Bernády, hungara/rumania hungara politikisto (m. 1938)
- 1864: Eugen d'Albert, germana komponisto kaj pianisto (m. 1932)
- 1864: Michael Mayr, aŭstra historiisto kaj politikisto (m. 1922)
- 1873: Kyösti Kallio, plurfoja ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (m. 1940)
- 1877: Alfred Kubin, aŭstra verkisto, desegnisto, artisto (m. 1959)
- 1878: Eduard Štorch, ĉeĥa arkeologo, pedagogo kaj verkisto pri prahistorio (m. 1956)
- 1881: István Kováts, hungara fotisto de verkistoj (m. 1942)
- 1885: Domokos Olajos, hungara redaktoro, politikisto (m. nekonata)
- 1905: Elemér Jancsó, hungara literaturhistoriisto, universitata profesoro (m. 1971)
- 1910: Władysław Misiewicz, pola esperantisto el Radom, kiu finis pedagogian kurson laŭ Cseh-metodo dum UK 1931 kaj instruis 500 lernantojn ĝis UK 1959, budhano kaj tradukisto de paliaj tekstoj, distingita i.a. per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta kaj kiel Merita Esperantisto (m. 1997)
- 1913: Stefan Heym, germana verkisto kaj ĵurnalisto (m. 2001)
- 1922: Vesna Parun, kroata poetino (m. 2010)
- 1924: Ilona Borsai, hungara muzikfolkloristino kaj muzikhistoriistino (m. 1982)
- 1925: András Ádám, hungara pentristo, grafikisto kaj belartverkisto (m. 1985)
- 1926: Attila Demjén, hungara pentristo kaj portretisto (m. 1973)
- 1929: Adolf Burkhardt, germana luterana pastro, direktoro de la Germana Esperanto-Biblioteko, ekumenisto kaj eldoninto de la ADORU - Ekumena Diserva Libro, honora membro de UEA (m. 2004)
- 1929: Max von Sydow, sveda teatra kaj filma aktoro rolinta en filmoj de Ingmar Bergman (m. 2020)
- 1931: Konrad Kratzsch, germana literaturhistoriisto
- 1932: Omar Sharif, egipta aktoro rolinta i. a. en la filmoj Laŭrencio de Arabio, Doktoro Ĵivago kaj Le Casse (m. 2015)
- 1934: Zsolt Durkó, hungara komponisto, instruisto kaj profesoro (m. 1997)
- 1937: Bella Aĥmadulina, sovetrusa poetino, novelistino kaj tradukistino, politik-kritika, konsiderata posteulino de Anna Aĥmatova (m. 2010)
- 1938: Leszek Staroń, pola filmreĝisoro, aktoro kaj scenaristo
- 1939: Claudio Magris, itala verkisto, germanisto, politikisto kaj tradukisto, laŭreato de la Pacpremio de la germana librokomerco dum la Frankfurta librofoiro
- 1941: János Szász-Fejér, hungara biologo (m. 2011)
- 1942: György Nanovfszky, hungara diplomato, lingvisto kaj esperantisto, ambasadoro en Moskvo kaj Singapuro, funkciulo de Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado, prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio, honora membro de UEA
- 1946: Éva Kovács, rumania hungara aktorino el Satu Mare
- 1947: Halina Frąckowiak, pola kantistino, komponistino, kantaŭtorino, edzino de politologo Józef Szaniawski
- 1951: Steven Seagal, usona aktoro kaj spertulo pri aikido
- 1958: Tadeusz Truskolaski, pola ekonomikisto, urbestro de Bjalistoko, membro de la Honora Komitato de UK 2009
- 1963: Doris Leuthard, svisa juristino, prezidentino de Svislando
- 1965: Francis Kéré, burkina arkitekto
- 1971: Denis Voronenkov, rusia juristo kaj politikisto, murdita en Ukrainujo (m. 2017)
- 1972: Emőke Sántha, rumania hungara redaktorino, etnografino
- 1973: Kinga Choszcz, pola petveturanta vojaĝistino ĉirkaŭ la mondo, verkistino (m. 2006)
- 1975: Dénes Tamás, rumania hungara sociologo, eseisto
- 1979: Rachel Corrie, usona studentino kaj aktivulino de senperforta organizaĵo, murdita (m. 2003)
- 1979: Sophie Ellis-Bextor, angla kantistino kaj kantaŭtorino
- 1984: Mandy Moore, usona kantistino, aktorino kaj koreografo
- 1996: Loïc Nottet, belga kantisto franclingva, partoprenanto de Eŭrovido-Kantokonkurso 2015
Mortoj
- 879: Ludoviko la 2-a, reĝo de Frankio (n. 846)
- 1018: Nizam al-Mulk, sciencisto kaj veziro en ŝtato de Selĝukoj (n. 1092)
- 1533: Frederiko la 1-a, reĝo de Danio-Norvegio (n. 1471)
- 1575: Anna Bijns, flandra poetino (n. 1493)
- 1576: Péter Károlyi, hungara pastro kaj verkisto (n. 1543)
- 1585: Gregorio la 13-a, papo, enkondukinto de la Gregoria kalendaro (n. 1502)
- 1635: Helena Snakenborg, favoratino de Elizabeto la 1-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1549)
- 1640: Agostino Agazzari, itala komponisto kaj muzikteoriisto de baroko (n. 1578)
- 1646: Santino Solari, itala arkitekto kaj skulptisto laboranta en Aŭstrio (n. 1576)
- 1806: Horatio Gates, usona generalo partopreninta Usonan Militon de Sendependeco (n. 1727)
- 1807: Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach, germana dukino kaj mecenatino (n. 1739)
- 1813: Joseph-Louis de Lagrange, franca matematikisto, fizikisto kaj astronomo, kreinto de variada kalkulo kaj malkovrinto de la punktoj de Lagrange, troviĝanta sur la listo de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo (n. 1736)
- 1825: Casimir Ulrich Boehlendorff, germanlingva verkisto el Kuronio (n. 1775)
- 1869: Johann Peter Haseney, germana kuprogravuristo (n. 1812)
- 1876: Alexander Turney Stewart, usona vendeja magnato (n. 1803)
- 1882: Dante Gabriel Rossetti, brita poeto, pentristo (n. 1828)
- 1882: Ewelina Hańska, pola nobelino, edzino de Honoré de Balzac (n. 1801)
- 1892: János Paget, hungara bienulo, anglalingva vojaĝverkisto (n. 1808)
- 1904: Isabel la 2-a, reĝino de Hispanio el dinastio Burbonoj (n. 1830)
- 1909: Algernon Charles Swinburne, angla poeto, kunaŭtoro de Encyclopaedia Britannica (n. 1837)
- 1911: Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, litova komponisto, grafikisto kaj pentristo, autoro de pli ol 300 komponaĵoj, antaŭulo de seria muziko (n. 1875)
- 1919: Emiliano Zapata, meksika revoluciulo, nacia heroo (n. 1879)
- 1931: Ĝibran Ĥalil Ĝibran, libana poeto kaj artisto, aŭtoro de la verko La Profeto, tradukita en pli ol 40 lingvojn (n. 1883)
- 1940: Andrzej Hałaciński, pola subkolonelo, diplomato, poeto, viktimo de la masakro de Katin far-de soveta NKVD (n. 1891)
- 1949: Lajos Nagy, hungara eklezia verkisto, lekciisto de la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc (n. 1884)
- 1954: Auguste Lumière, franca pioniro de kino, inventinto de la unua tekniko de kolorfotado (n. 1862)
- 1955: Pierre Teilhard de Chardin, franca jezuito, filozofo, paleontologo, kontribuinta al Gaudium et spes (n. 1881)
- 1961: Louis Bastien, franca generalo, membro de Lingva Komitato kaj Akademio de Esperanto, ekde UK 1934 prezidanto de Universala Esperanto-Asocio kaj poste de Internacia Esperanto-Ligo, aŭtoro de Naŭlingva Etimologia Leksikono (n. 1869)
- 1962: Michael Curtiz, hungara-usona filmreĝisoro, laŭreato de Oskar-premio pro la filmo Casablanca (n. 1866)
- 1964: Josef Freusberg, germana teologo (n. 1881)
- 1966: Evelyn Waugh, angla katolika verkisto, milita korespondanto (n. 1903)
- 1974: Géza Inczefi, hungara lingvisto pri etimologio de geografiaj nomoj (n. 1906)
- 1979: Nino Rota, itala komponisto, aŭtoro de filma muziko por filmoj de Federico Fellini (n. 1911)
- 1982: Lajos Puskás, rumania hungara historiisto, verkisto, tradukisto, pedagogo (n. 1901)
- 1984: Jakub Berman, pola komunisto (n. 1901)
- 1986: Hans-Rudolf Müller-Schwefe, germana teologo (n. 1910)
- 1987: André Ribot, franca esperantisto kaj tradukisto, prizorganto de Esperantaj Francaj Eldonoj, dumviva membro de UEA (n. 1917)
- 1995: Morarji Desai, barata ĉefministro, aktivulo de Barata Nacia Kongreso, kunlaboranto de Gandhi, jogano kaj vegetarano (n. 1896)
- 2002: Yuji Hyakutake, japana amatora astronomo, malkovrinto de kometo kaj asteroido 7291 Hyakutake (n. 1950)
- 2004: Jacek Kaczmarski, pola poeto kaj bardo, kies kanto "Muroj" iĝis neoficiala himno de Solidareco, simbolo de la batalo kontraŭ komunismo (n. 1957)
- 2007: György Méhes, hungara verkisto kaj tradukisto, laŭreato de Kossuth-premio (n. 1916)
- 2010: Viktimoj de la kraŝo de pola aviadilo Tu-154M super Smolensk:
- Andrzej Błasik, armea generalo (n. 1962)
- Aleksander Fedorowicz, diplomato kaj tradukisto (n. 1971)
- Franciszek Gągor, ĉefo de la Ĝenerala Stabo de Pola Militistaro (n. 1051)
- Grażyna Gęsicka, sociologino kaj deputito al Sejmo (n. 1951)
- Paweł Janeczek, ĉefo de Protekto-Oficejo de Registaro (n. 1973)
- Maria Kaczyńska, edzino de prezidento Lech Kaczyński (n. 1943)
- Lech Kaczyński, prezidento de Pollando (n. 1949)
- Ryszard Kaczorowski, la lasta prezidento de ekzila registaro (n. 1919)
- Mariusz Kazana, ŝtata oficisto kaj diplomato (n. 1960)
- Janusz Kochanowski, ombudsmano (n. 1940)
- Stanisław Komornicki, brigada generalo, soldato de Pola Enlanda Armeo, historiisto pri militistaro (n. 1924)
- Zdzisław Król, pastro-mitrulo, kapelano de Varsovia Katina Familio (n. 1935)
- Janusz Kurtyka, historiisto, prezidanto de Instituto pri Nacia Memoro (n. 1960)
- Bożena Mamontowicz-Łojek, historiistino kaj teatrologo (n. 1937)
- Barbara Maciejczyk, stevardino (n. 1981)
- Stefan Melak, prezidanto de Komitato de Katin (n. 1946)
- Stanisław Mikke, pola juĝisto de Ŝtata Tribunalo, verkisto, ĉefredaktoro de monatrevuo Palestra (n. 1947)
- Miron, brigada generalo, ortodoksisma ĉefepiskopo (n. 1957)
- Izabela Jaruga-Nowacka, politikistino kaj feministino (n. 1950)
- Katarzyna Piskorska, artistino-skulptistino (n. 1937)
- Maciej Płażyński, juristo, politikisto, vicmarŝalo de Senato, prezidanto de Asocio Pola Komuneco (n. 1958)
- Arkadiusz Protasiuk, aviadisto, kapitano (n. 1974)
- Andrzej Przewoźnik, historiisto (n. 1963)
- Andrzej Sariusz-Skąpski, prezidanto de Federacio de Katinaj Familioj (n. 1937)
- Władysław Stasiak, ŝtatulo kaj aŭtonomia oficisto (n. 1966)
- Jerzy Szmajdziński, politikisto (n. 1952)
- Anna Walentynowicz, patrino de sendependiga movado Solidareco (n. 1929)
- Zbigniew Wassermann, parlamentano, politikisto, juristo, akuzisto (n. 1949)
- 2013: Jan Jaworowski, pola-usona matematikisto, spertulo pri algebra topologio (n. 1928)
- 2013: Aĥsarbek Galazov, prezidento de Nord-Osetio (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 10-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):